Talk:Suzumiya Haruhi ~ Esperanto version

From Baka-Tsuki
Revision as of 08:31, 9 August 2010 by Osho-Jabbe (talk | contribs)
Jump to navigation Jump to search

Komentoj al legantoj/redaktantoj

Unue, mi volas diri, ke mi esperas, ke la esperanta Suzumija Haruhi varbos novajn legantojn al tiu ĉi interesa serio. Ĉi-sube mi skribos kelkajn regulojn por konservi la unuecon de la projekto:

Bazaj Reguloj

Ni sekvas la Monato-konvenciojn, ĉar Monato estas vaste konata internacia revuo, kaj sekve ĝiaj konvencioj estas tre bona por interkompreniĝo.


Ni esperantigas nomojn laŭ la jenaj reguloj:

1. Virajn nomojn ni ĉiam plene esperantigas. (Do, Kyon fariĝas Kjon/o, Kunikida fariĝas Kunikida/o.)
2. A-finajn virinajn nomojn ni duonesperantigas. Ĉiujn aliajn ni plene esperantigas. (Do, Tsuruya fariĝas Curuja, Ryoko fariĝas Rjok/o.)
3. A-finajn familiajn nomojn ni duonesperantigas. Ĉiujn aliajn ni plene esperantigas.
4. Ĉe plene esperantigitaj nomoj, ni forlasas la o-finaĵo (kaj apostrofo) laŭ la 16a Regulo de la Fundamento kaj la 8OA. Ni ne faras tion ĉe nomoj, kiuj finiĝas per o japane, nek ĉe viraj nomoj, kiuj finiĝas per a japane. (Do, Kjon/o fariĝas Kjon, Rjok/o restas Rjok/o, Kunikida/o restas Kunikida/o.)

Vi povas legi la liston de ĉefrolulaj nomoj ĉi tie


Ĝenerale, por tradukado ni limigas nin al la vortprovizo de la Reta Vortaro (ReVo). Se por nocio aŭ esprimo prezentiĝas du aŭ pluraj ekvivalentoj, ni preferas la pli oficialan. Se necesas uzi vorton ne troviĝantan en ReVo aŭ en senco ne menciita en ReVo, ni aldonas klarigon en la „notoj de la tradukanto.”

-Osho-Jabbe 00:39, 30 November 2009 (UTC)

Tabelo de Esperantigitaj Nomoj

La streketo kaj finaĵo estas montrata sube nur por faciligi prononcon kaj akuzativigon. En la teksto mem, ni aperigas la nomojn sen la streketo kaj kaj kelk-kaze sen la o-finaĵo. (Legu la bazaj reguloj.)

Japana Nomo Latinigita Nomo Esperanta Nomo
涼宮 ハルヒ SUZUMIYA Haruhi SUZUMIJA Haruhi/o
キョン Kyon Kjon/o
長門 有希 NAGATO Yuki NAGAT/O Juki/o
朝比奈 みくる ASAHINA Mikuru ASAHINA Mikuru/o
古泉 一樹 KOIZUMI Itsuki KOJZUMI/O Icuki/o
朝倉 涼子 ASAKURA Ryōko ASAKURA Rjok/o
鶴屋 Tsuruya Curuja
谷口 Taniguchi Taniguĉi/o
国木田 Kunikida Kunikida/o
喜緑 江美里 KIMIDORI Emiri KIMIDORI/O Emiri/o

-Osho-Jabbe 06:31, 9 August 2010 (UTC)