Talk:Suzumiya Haruhi ~ Esperanto version

From Baka-Tsuki
Revision as of 23:17, 1 August 2010 by Osho-Jabbe (talk | contribs)
Jump to navigation Jump to search

Komentoj al legantoj/redaktantoj

Unue, mi volas diri, ke mi esperas, ke la esperanta Suzumija Haruhi varbos novajn legantojn al tiu ĉi interesa serio. Ĉi-sube mi skribos kelkajn regulojn por konservi la unuecon de la projekto:

Bazaj Reguloj

Ni sekvas la Monato-konvenciojn, ĉar Monato estas vaste konata internacia revuo, kaj sekve ĝiaj konvencioj estas tre bona por interkompreniĝo.

Ni esperantigas nomojn laŭ la jenaj reguloj:
1) Virajn nomojn ni ĉiam plene esperantigas. (Do, Kyon fariĝas Kjon/o, Kunikida fariĝas Kunikida/o.)
2) A-finajn virinajn nomojn ni duonesperantigas. Ĉiujn aliajn ni plene esperantigas. (Do, Suzumiya fariĝas Suzumija, Ryoko fariĝas Rjok/o.)
3) Ĉe plene esperantigitaj nomoj, ni forlasas la o-finaĵo (kaj apostrofo) laŭ la 16a Regulo de la Fundamento kaj la 8OA. Ni ne faras tion ĉe nomoj, kiuj finiĝas per o japane, nek ĉe viraj nomoj, kiuj finiĝas per a japane. (Do, Kjon/o fariĝas Kjon, Rjok/o restas Rjok/o, Kunikida/o restas Kunikida/o.)

Ĝenerale, por tradukado ni limigas nin al la vortprovizo de la Reta Vortaro (ReVo). Se por nocio aŭ esprimo prezentiĝas du aŭ pluraj ekvivalentoj, ni preferas la pli oficialan. Se necesas uzi vorton ne troviĝantan en ReVo aŭ en senco ne menciita en ReVo, ni aldonas klarigon en la „notoj de la tradukanto.”

-Osho-Jabbe 00:39, 30 November 2009 (UTC)