Talk:Suzumiya Haruhi ~ Esperanto version
Revision as of 07:17, 30 November 2009 by Osho-Jabbe (talk | contribs)
Komentoj al legantoj/redaktantoj
Unue, mi volas diri, ke mi esperas, ke la esperanta Suzumija Haruhi varbos novajn legantojn al tiu ĉi interesa serio.
Jen kelkaj reguloj por unueco:
Ni sekvas la Monato-konvenciojn, ĉar Monato estas vaste konata internacia revuo, kaj sekve ĝiaj konvencioj estas tre bona por interkompreniĝo.
Proprajn nomojn, ni aperigas laŭ PEN.
Ĝenerale, por tradukado ni limigas nin al la vortprovizo de la Reta Vortaro (ReVo). Se por nocio aŭ esprimo prezentiĝas du aŭ pluraj ekvivalentoj, ni preferas la pli oficialan. Se necesas uzi vorton ne troviĝantan en REVO aŭ en senco ne menciita en REVO, ni aldonas klarigon en la „notoj de la tradukanto.”
-Osho-Jabbe 00:39, 30 November 2009 (UTC)